Svratka (germaneSwratka) estas urbo de Ĉeĥio, en Regiono Vysočina, en distrikto Žďár nad Sázavou, situanta 17 km nordoriente de Žďár nad Sázavou, sur limoj de Bohemio kaj Moravio. Tra la urbo trafluas rivero Svratka, kies devena kaj tre zigfagema fluo, kun kiu estas identa vojlinio de la historia bohemia-moravia limo, apartigas la urbon en historie ĉeĥan kaj moravian partojn. La areo de la urbo estas 14,51 km² kaj vivas ĉi tie 1 418 loĝantoj (2024).